Skota Klerismo

David Hume kaj Adam Smith ĉe la Skota Nacia Portretgalerio.

La Skota Klerismo (en angla Scottish Enlightenment, en skota lingvo Scots Enlichtenment, en skotgaela lingvo Soillseachadh na h-Alba) estis la periodo en la 18a-jarcenta Skotlando karakterizita per ekfluo de intelektaj kaj sciencaj atingoj. Ĉirkaŭ la 18a jarcento, Skotlando havis reton de paroĥaj lernejoj en la Malaltaj Teroj kaj kvin universitatojn. La kulturo de Klerismo estis bazita sur legado de novaj libroj, kaj intensa studado okazis ĉiutage ĉe tiaj intelektaj kunvenejoj en Edinburgo kiaj The Select Society kaj, poste, The Poker Club, same kiel ĉe la plej antikvaj universitatoj de Skotlando kiaj tiuj de St Andrews, Glasgovo, Edinburgo kaj de Aberdeen.[1][2]

  1. Eddy, Matthew Daniel. (2012) 'Natural History, Natural Philosophy and Readership', in Stephen Brown and Warren McDougall (eld.), The Edinburgh History of the Book in Scotland, Vol. II: Enlightenment and Expansion, 1707-1800. Edinburgo: University of Edinburgh, p. 297–309.
  2. Mark R. M. Towsey (2010). Reading the Scottish Enlightenment: Books and Their Readers in Provincial Scotland, 1750-1820.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy